Lygia Bojunga Nunes
Lygia Bojunga Nunes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1932 (92-jaraĝa) en Pelotas | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto literaturo por infanoj kaj junuloj vd | ||||
Aktiva dum | 1972– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lygia BOJUNGA NUNES (la 26-an de aŭgusto 1932) estas brazila infanaŭtoro. Ŝia verkado gajnis al ŝi la du plej gravajn premiojn en la kampo de porinfana literaturo, la Premio Andersen en 1982 kaj la Premio Astrid Lindgren en 2004. Bojunga Nunes estas la unua gajninto de la Premio Andersen kiu ne estas de Usono aŭ Eŭropo [1]. Centra elemento en la biblioteko de Bojunga Nunes estas verkado el la vidpunkto de la infano [2].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lygia Bojunga Nunes naskiĝis en la urbo Pelotas en suda Brazilo kaj kreskis en bieno. En la aĝo de 8 jaroj ŝi translokiĝis kun sia familio al la urbo Rio-de-Ĵanejro. En la aĝo de 19, ŝi aliĝis al vojaĝanta teatro kiu prezentis tra la lando. Dum la vojaĝoj de la teatro, ŝi renkontis nelegscipovon kaj malefektivan edukan sistemon en la kamparaj regionoj [1][3]. Sekve de tio ŝi fondis lernejon por malriĉaj infanoj en la kamparo de Rio-de-Ĵanejro, kiun ŝi gvidis dum kvin jaroj [1]. Lygia Bojunga ankaŭ verkis scenarojn por televidaj kaj radiospektakloj.
En 1972, ŝia unua libro "La kolegoj" (Os colegas) estis publikigita, aventurrakonto kies ĉefroluloj estas kvinopo da bestoj. En 1982 ŝi ricevis la Premion Andersen kaj estis la unua verkisto ekster Usono kaj Eŭropo por gajni tiun ĉi premion. En 2002 ŝi eldonis "Portretojn de Karolino" - la unua libro eldonita de ŝia persona eldonejo [4]. En 2004 Lygia Bojunga Nunes ricevis la Astrid Lindgren Premion de la sveda registaro.
En ĉiuj verkoj de Bojunga Nunes estas socia kritiko de malriĉeco, subpremo, la militreĝimo kiu tiame regis Brazilon kaj kritiko pri la ĝenerala statuso de virinoj [3]. La verkado de Bojunga Nunes estas karakterizita per la malklariĝo de la limoj inter fantazio kaj realeco kaj traktas nuntempajn sociajn aferojn kombinitaj kun humuro [5].
Ŝiaj libroj estis tradukitaj kaj distribuitaj en pli ol 63 landoj.
Premioj
[redakti | redakti fonton]"Mia amiko, la pentristo"
[redakti | redakti fonton]La intrigo rakontas pri knabo nomita Claudio kiu havis pli maljunan amikon, pentriston. La pentrista amiko mortas kaj evidentiĝas al la knabo, ke li sinmortigis. La pentristo lasis leteron al la virino kun kiu li estis en rilato, sed en kiu li tute ne klarigas kial li elektis fini sian vivon. La knabo estas seniluziigita pro tio. Tamen la pentristo lasis al la infano kajeron kun desegnaĵoj kaj skizoj, en kiu li priskribas al la infano la signifon de la koloroj, laŭ sia opinio. ekzemple: la flava koloro simbolas ĝojon kaj la koloro bruna simbolas enuon. Ĉi tiu verko estas tre grava kaj ununura ĉar ĝi rekte diskutas la temon de morto same kiel la temon de sinmortigo. Temas pri temoj, kiuj ne estas kutime diskutataj (tabuaj), kaj precipe ne estas kutimaj en infana kaj junulara literaturo. En la verkaĵo, morto estas traktita en sentema kaj milda maniero, dum en la sama tempo elvokas fortajn emociojn. Alia temo, kiu ankaŭ estas diskutata en la libro, estas amikeco.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Os colegas | La kolegoj | 1972 |
Angélica | Anĝeliko | 1975 |
A bolsa amarela | La flava sako | 1976 |
A casa da madrinha | Domo de avinjo | 1978 |
Corda bamba | Streĉita ŝnuro | 1979 |
O sofá estampado | La sofo el ŝtofo | 1980 |
Tchau | Adiaŭo | 1984 |
O meu amigo pintor | Mia amiko, la pentristo | 1987 |
Nós três | Ni, Triopo | 1987 |
Livro, um encontro | Libro, renkonto | 1988 |
Fazendo Ana Paz | La disvolviĝo de Ana Paz | 1991 |
Paisagem | Pejzaĝbildo | 1992 |
Seis vezes Lucas | Sesfoje Lukas | 1995 |
O abraço | La brakumo | 1995 |
Feito à mão | Manlaboro | 1996 |
A cama | La Lito | 1999 |
O Rio e eu | Rio kaj mi | 1999 |
(Retratos de Carolina | Portretoj de Karolino | 2002 |
(Aula de inglês | Leciono de la angla | 2006 |
Sapato de salto | Kalkanŝuo | 2006 |
Dos vinte 1 | Dudek kaj unu | 2007 |
Querida | Karino | 2010 |
Intramuros | Ene de la muro | 2016 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 "Biografia de Lygia Bojunga - eBiografia". eBiografia (Brazilia Portugala).
- ↑ Poetic Beauty and Social Critique - ALMA, 2017-01-09
- ↑ 3,0 3,1 Lygia Bojunga, The Hans Christian Andersen Awards 1956-2002 (2002)
- ↑ Casa Lygia Bojunga Arkivigite je 2018-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, www.casalygiabojunga.com.br
- ↑ Cultural, Instituto Itaú. "Lygia Bojunga | Enciclopédia Itaú Cultural". Enciclopédia Itaú Cultural (Brazila Portuguala).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lygia Bojunga Nunes: o seu universo ideológico (en la portugala)
- Casa da Lygia Bojunga (en la portugala)